Premio Templeton

Premio Templeton
honorigo pri religio
Organizanto Fondaĵo John Templeton
Lando Usono
Fondita en 1972
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La Premio Templeton estas mona agnosko de kaj filantropiaj agadoj kaj sciencaj verkoj temantaj pri religio kaj spiriteco.

Fondita en 1972 de kristano presbiteriano [1] John Templeton kiel Prize for Progress in Religion kaj nune kiel Prize for Progress Toward Research or Discoveries about Spiritual Realities (premio por la progreso en la esploro pri la spiritaj realoj), estas ĉiujare asignita al personoj, kiuj alportis apartajn kontribuojn koncerne religion kaj spiritecon, en la konvinko ke “sciencaj malkovroj estos ora mino por realigi la religion de la 21-a jarcento”.

Rilate la monan valoron (ĉirkaŭ unu miliono da pundoj) de la premio, John Templeton, «nomumita intertempe Sir fare de la reĝino Elizabeto la 2-a en 1987»,[2] volis ke ĝi estu supera al tiu de la Nobel-premio, tion pravigante per la fakto, ke en tiu lasta la “spiriteco estas ignorata” [3]

  1. Cf. la-religio/ Premio Templeton, Nobel de la religio en www.uaar.it.
  2. name=uaar
  3. angle Vidu John Templeton publikigita sur The Economist.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search